András Veszelinov
Aspekto
András Veszelinov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de julio 1946 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de majo 2007 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro muzikisto |
András Veszelinov [andrAŝ veselinov], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veszelinov András estis hungara ŝlagromuzikisto, drumisto, aktoro.
András Veszelinov[1] naskiĝis la 8-an de julio 1946 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de majo 2007 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Veszelinov estis konata drumisto en la frua periodo de la hungaraj gitaristaj ŝlagrorkestroj, ekzemple en Metro (rokgrupo) (1967–1969). Baldaŭ li estis ano en pluraj similaj muzikgrupoj en la sekvaj jardekoj. Iom poste li partoprenis en fondo de teatra trupo, kiu prezentis muzikalojn. Baldaŭ li estis aktoro de Teatro Madách, kie li estis longe partnero de Géza Hofi.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Molnár: Egy, kettő, három - Dr. Pinsky
- László Tolcsvay: Isten pénze - Mr. Ortle
- Ken Kesey - Dale Wassermann: Kakukkfészek - Ruckly
- Andrew Lloyd Webber: Az Operaház fantomja - korusano
Liaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Kár a benzinért (1965, kineja filmo)
- Isten pénze (kineja filmo)
- Szomszédok (televizia serio, 1987) - vendisto
Elektitaj ŝlagroj [1]
[redakti | redakti fonton]- Nem tudok élni nélküled (teksto)
- Pedig kértél (teksto)
- Virágtánc (kunkomponisto)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun video[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- [2]